Post pajla ventŝirmilo.
Dane: Jens Vejmand. Tradukis Chr. Graversen.
Post pajla ventŝirmilo
- kun man' en vundovind',
ledpeco ĉe okulo
kaj gapa ŝuopint' -
jen sidas li, Jens Vejmand;
pro akra vivbezon'
li panon elmartelas
el malmolega ŝton'.
Se vi matenon frue
vekiĝas pro kaskad'
de sonoj de martelo
batado, bat', batad',
ja estas li, Jens Vejmand,
jen fulmas de l' martel'
fajreroj furiozaj
jam sub Mateno-stel'.
Se de kaleŝ', komforta
oldulon vidas vi,
kun akvo en okuloj
kaj vanga larmostri',
ja estas li, Jens Vejmand;
la krura kovropajl'
nur vane provas ŝirmi
de vento, frost' kaj hajl'.
Se vi veturas hejmen
en pela pluva vent',
dum pro malvarm' tremetas
Venus' en akcident',
denove ŝtalsonoron
vi aŭdas tra l' veter',
ja estas li, Jens Vejmand,
ankoraŭ ĉe l' afer'.
Li tiel nian vojon
glatigis ĝis pere',
kaj antaŭ kristnaskiĝis,
la brako diris: ne!
Jen kuŝis li, Jens Vejmand,
senforta man' kaj kor';
malvarman vintronokton
li transportiĝis for.
Nun staras en tombejo
tabul' en putra stat'
mizere kliniĝanta
sen farbo sur fasad',
jen kuŝas li, Jens Vejmand;
sur ŝtonoj vivis li,
sed lian tomboŝtonon
neniam faris ni.
El: El: Dansk Esperanto-Blad, 1943/12.
|
Li sidas ĉe ŝirmilo. Dane: Jens Vejmand. Tradukis: L. B. Christiansen.
Li sidas ĉe ŝirmilo,
ĉifonoj vestas lin,
flikaĵo ĉe okulo,
per laĉ' ornamis lin,
"Jens Vejmand" jen li faras
laboron ja por ni,
per mano nun transformas
el ŝtonoj panon li.
Kaj kiam vi vekiĝas
matene - hela ne,
kaj vi martelon aŭdas
ree - ree - ree;
Jens Vejmand mem ja havas
nur krurojn - junajn ne,
fajreron li elhakas
malseka ŝton' - ho ve!
Veturas nun la vojon
per grasaj bestoj vi,
renkontas maljunulon,
la larmojn montras li;
Jens Vejmand sin ja vestas
en pajlo nur - ho ve!
ĝi certe nun lin ŝirmas
por frosto tute ne.
Kaj kiam vi revenos
en pluvo kaj en vent',
kaj vesper-stelo tenos
ĉielon - okcident';
Jens Vejmand vi ja vidos
la batojn aŭdas ni,
la laboristo sidas,
martelon uzas li.
Por ĉiuj li preparis
la vojon per ŝtonet'
dum ni la feston faris,
la brako diris "ne".
Jens Vejmand nun ja mortis,
martelon perdis li,
al tombo lin kondukis
en frosta nokto ni.
Sur la tombejo staras
tabulo nova ne,
ĝi flanken nun deklivas,
pentrado mankas tre;
Jens Vejmand ĉiam
faris laboron ja por ni,
sur lian tombon ŝtonon
ne donis ni al li.
El: Dansk Esperanto-Blad, 1943/11.
|
Melodio de Carl Nielsen (1907).
Jens Vejmand (1905).
Hvem sidder der bag Skjærmen
med Klude om sin Haand,
med Læderlap for øjet
og om sin Sko et Baand?
Det er saamænd Jens Vejmand,
der af sin sure Nød
med Ham'ren maa forvandle
de haarde Sten til Brød.
Og vaagner du en Morgen
i allerførste Gry
og hører Ham'ren klinge
paany, paany, paany,
det er saamænd Jens Vejmand
paa sine gamle Ben,
som hugger vilde Gnister
af morgenvaade Sten.
Og ager du til Staden
bag Bondens fede Spand,
og møder du en Olding,
hvis øjne staar i Vand ——
det er saamænd Jens Vejmand
med Halm om Ben og Knæ,
der næppe ved at finde
mod Frosten mer et Læ.
Og vender du tilbage
i Byger og i Blæst,
mens Aftenstjærnen skjælver
af Kulde i Sydvest,
og klinger Hammerslaget
bag Vognen ganske nær -
det er saamænd Jens Vejmand,
som endnu sidder dér.
Saa jævned han for andre
den vanskelige Vej,
men da det led mod Julen,
da sagde Armen nej;
det var saamænd Jens Vejmand,
han tabte Ham'ren brat,
de bar ham over Heden
en kold Decembernat.
Der staar paa Kirkegaarden
et gammelt frønnet Bræt;
det hælder slemt til Siden,
og Malingen er slet.
Det er saamænd Jens Vejmands.
Hans Liv var fuldt af Sten,
men paa hans Grav - i Døden,
man gav ham aldrig én.
|
Peko.
Dane: (Synd - ?). Tradukis Chr. Graversen.
Al mi sin turnis ŝia buŝ',
sed stulta' honto regis min,
kaj kvankam tremis mi pro ĝoj',
mi ne akceptis ĝin.
Al tiu ĉarma freŝa buŝ'
flamanta pro amemoci',
pro mil kisetoj por l' amat',
al ĝi ne venis mi.
Ŝi iĝis ruĝa kiel flor'
papava en tagmeza brul',
brilete perlis klara lum'
falanta de l' okul'.
Ŝi tuj ekstaris por forir'
kun singarda salulet'.
Ho, Di'! vivplena venis ŝi,
kaj nun - - sen ĝoj' kaj kred'.
Kaj el de mi farita pek'
pentenda antaŭ vivofin'
min pleje premas ŝia larm'
falinta al la sin'.
El: Dansk Esperanto-Blad, 1944/8.
Morttrafite.
Dane: ? Tradukis: Christian Heilskov.
Balen' trafita de l'harpuna fero
kun buŝ' malferma fuĝas for de l'tero.
Al la profund' ĝi pro dolor' rapidas
kaj nur la supron pro spirad' revidas.
La akvon ŝaŭmvipadas ĝia vosto,
doloron sentas karno kiel osto.
Fukaron fendas ĝi kaj haringaron
kaj post si lasas sange ruĝan maron.
- Kaj kiel la baleno morttrafita
deziras morti sur la fund' kaŝita,
tiel mi vidis la profundvunditojn,
la ruzvenkitojn kaj la aĉtrompitojn.
al dezertejoj kuri por stertori
kaj tie en sekreto sangoplori.
El: Dana Antologio, 1961.
|
|
Printempa kanto - (Dane: Foraarstegn). Tradukis: Kr. Langgaard.
Vidu, patrin', estas for nun la neĝo!
Staras kun fenda petal' la lekant'
pura kaj blanka malantaŭ la heĝo.
Estas kisinda la eta plant'.
Multaj ĝermoj levas la humon,
suĉas forton kaj vivon de l' ter',
fiksas radikojn, trinkas la lumon,
pruntas la varmon de l' sun' kaj aer'.
Vidu, patrino, saltas leporo
tie sur kampo en ĝoja liber!
Jen la vanelo, veninte de l' foro
fluge ekzercas en hela aer'.
Junkoj en freŝa herbejo staras
ĉirkaŭ la nesto de la karadri'.
La avelujaj amentoj aras
kvazaŭ grandega florolegi'.
Vidu, patrin', la bovin' maltrankvilas
en la sufoka kaj naŭza brutej',
flaras moke la pajlon; ĉar brilas
suno super la verda herbej'.
Venas pro ĉiuj ĝermoj l' espero,
pro la florado tiu sopir'.
Estas la celo al sun' kaj aero
Di-antaŭsigno por best' kaj vir'.
El: Esperanto-Poemoj, 1937.
|
Foraarstegn. El 1910.
Mor, har du set, hvad der staar bag Diget?
Gæslingblomster saa bitte smaa!
Bladet kløvet og Kronen fliget,
lige skabt til at kysse paa.
Klare Spirer paa Mulden letter,
suger Kræfter af Dybet op,
fæster Roden i varme Nætter,
laaner af Solen til Blad og Top.
Mor, har du set, hvor Haren springer
Pløjefaldet som ingenting;
Viben kroger de korte Vinger,
øver sig kaadt i Baglængssving.
Engen bulner om Rylens Rede,
Grøften pyntes med friske Flæg,
langt i Marken som halvt i Vrede ——
slænger Haslen sit falske Skæg
Mor, har du set hvor Koen tripper
længselsdrukken paa Baasen kvalm,
malker mindre i dine Stripper,
snuser med Haan til den mugne Halm?
Det er de spæde Kim i Kjæret,
Blomsterspringet ved Bækkens Rand,
det er det lange Sug i Vejret,
Gudevarslet til Dyr og Mand.
|
En la flava lupin - (Foira kanto). Jørgine var en pige alt ud af bondestand.
Tradukis K. Langgaard.
Knabin' en la kamparo nomiĝis Jorgin';
ĉe Eta Jens en Traanum ŝi estis servistin'.
Dimanĉe ŝi sin vestis en tulo kaj muslin'
kaj iris por eksidi en la flava lupin'.
Lekante la piedojn, jam la kat' sin ŝtelis for
por iri al la hejmo en la malfrua hor' -
Sed Soren en la trifolia kamp' ĉe vesperfin'
subite eksopiris al la flava lupin'.
Li petis la "maneton" kun ege ruza rid'.
Ŝi donis ambaŭ - grandajn - obee kaj kun fid'.
Li petis kison, sed ricevis ses; ĉar la virin'
donacas ofte multon en la flava lupin'.
Li prenis manojn, buŝon kaj la bruston en ador'
kaj premis brunan nukon, dum frap' - frapis sia kor'.
Li prenis la ceteran en tulo kaj muslin',
dum forfikuloj svarmis en la flava lupin'.
Sed kiam ŝi vekiĝis, malvarma estis ŝi,
kaj Soren jam delonge rekomendis ŝin' al Di'.
La lun' esploris jupon kaj genuon de l' knabin',
kaj roso gutis triste de la flava lupin'.
Jorgino malvarmumis kaj poste - multe pli.
Bedaŭre! Sed pri tiaj aferoj aŭdas ni,
kiam knabinoj sidas en tulo kaj muslin'
ĉe malsinceraj viroj en la flava lupin'.
El: Dansk Esperanto-Tidende, 1942/9-10.
|
Jørgine var en pige alt ud af bondestand (El: 1906). Melodion faris Alfred Tofft en 1909).
Jørgine var en pige alt ud af bondestand,
hos Bitte-Jens i Traanum der tjente hun forsand.
Hun klædte sig en søndag sent i tyl og mouselin
og satte sig i kanten af den gule lupin.
Det var alt ved de tider, da katten lister hjem
og slikker sine poter, mens natten bryder frem.
Men Soren stod der sønden omm', hvor kløv'ren er så fin,
så fik han også higen mod den gule lupin.
Han bad om hendes "lille hånd", mens grumme skævt han lo,
hun rakte tvende, skjønt de var ret store begge to.
Så bad han om et kys og fik gelik et halvt dusin,
thi gavmild er du, kvinde, i den gule lupin.
Så tog han pigens hånd og mund og hendes bange barm
han krysted nakkens brune rund, så hjertet slog alarm.
Så tog han hvad der ellers var i tyl og mouselin,
mens ørentvister sværmed om den gule lupin.
Men da Jørgine vågned, da var hun bleven kold,
den frække Soren havde forlængst sagt: Gud i vold!
Og månen så' så spørgende på knæ og ankellin,
mens duggen drap så sørgende fra gule lupin.
Så blev hun først forkølet og siden meget mer.
Det er jo at beklage, men slige fejler sker,
så længe piger sætter sig i tyl og mouselin
hos falske mænd som Soren i den gule lupin.
|
Malnova amo: Ni jam tre maljuniĝis, Kren Na'go'.
Dane (jutlanda dialekto): Vi er bløwen nøj aaldre, Kræn Nargaard. El jutlanda dialekto, tradukis Christian Heilskov.
Ni jam tre maljuniĝis, Kren Na'go',
ni la pordon videtas kun pen',
estas griza la vang' kaj inerta la sang',
dum pleniĝas la vivo per ĝen'.
Ni kurbiĝis antaŭen, Kren Na'go',
kun baston' ŝanceliĝas ni nun,
nin apogas al mur', kaj laciĝas la krur'
kiel kurba arbust' en aŭtun'.
Sed ne tiel antaŭe, Kren Na'go,
tiam estis ni ruĝaj de san',
kun serena okul' sen malluma nebul',
tiam vestis nin nete la man'.
Ho, mi ege vin ŝatis, Kren Na'go',
dum renkont' ĉe la riska marĉej';
jen vi portis min el ŝlimakvejo al cel'
al la pli sendanĝera herbej'.
Ĉu memoras vi kison, Kren Na'go',
kiun foje vi donis al mi?
Mi jubilis pro ĝoj' al la hejmo sur voj',
kaj ankoraŭ mi pensas pri ĝi.
Sed kapricoj nin turnas, Kren Na'go',
estingiĝis post temp' nia flam'.
Kiel nub' flugas for en la ŝtormplena hor',
tiel flagras la sentoj de l'am'.
Kiel sola mi estas, Kren Na'go',
kiel longa la taga atend'!
Nek la pen' estas for nek la ŝarĝo de l'hor',
ĝem' plenigas la vivon kaj plend'.
- Sed ni nur ŝanceliĝu, Kren Na'go',
kaj forgesu pri sorta destin'!
- Ĉu sambuka foli' restas daŭre sur ĝi?
ĉar laŭdire jam venis la fin'.
El: Dana Antologio , 1961
.
|
Jutlanda dialekto.- El 1906. Malnova amo: Ni jam tre maljuniĝis, Kren Na'go.
|
En Koton tretas Gefratojn ni.
Dane: (?): Tradukis: Chr. Graversen.
Ĉe l' vojo troviĝas arbetpari',
kverktufo tre mizerstata,
neniam trunkon ricevis ĝi
kaj restis la nura parodi',
ĉar frue ĝi estis tretata.
- Ĉar en koton tretas gefratojn ni.
La multpromesa junecburĝon'
plejofte rompiĝas mizere;
se unu altiĝis kun ĉia bon'
de ŝtala spino kaj brila kron',
plej multaj tufiĝis cetere.
- Ĉar en koton tretas gefratojn ni.
L' infano vekiĝas al vivbatal'
kaj la tutan sunon postulas,
sed post spertado de l' vivreal'
por unu radi' en la vivfatal'
la koro sopire jam brulas.
- Ĉar en koton tretas gefratojn ni.
Eĉ lupon plej fian el montfunel'
iam lekis zorgema patrino;
sed vi - senkora, al kiu cel'
forfuĝi, se sonus de l' Diĉiel:
"Kion pri la frato, Kaino?"
- Ĉar en koton tretas gefratojn ni.
El: Dansk Esperanto-Tidende, 1942/11-12.
|
Jeppe Aakjær
1866-1930,
filo de malrica jutlanda kamparana hejmo, komencis kiel instruisto, sed fariĝis studento celanta la akademion. Sed la emo al verkado kaptis lin komplete. Same kiel Skjoldborg li faris romanojn kaj rakontojn el la kamparana vivo, sed - kvankam kun sama tendenco en multe pli akra kaj radikala maniero. Tial li ne samgrade gajnis la simpation de la tuta publiko. Sed male, se temas pri lia eminenta liriko! Liaj poemoj pri la lando, la hejmregiono, la memoraĵoj el la infana tempo, la rikolto, la rivereto ktp. havigas al li senmortan reputacion.
Jeppe Aakjær multe studis la vivon kaj verkojn de Blicher (kaj sentis sin heredanto de li) kaj Robert Burns, kies kelkajn kantojn li tradukis majstre. - Ankaŭ dramojn li verkis.
El:Dana Antologio, 1961.
La biografio kaj la desegnaĵo verkis H.E.Jensen.
Biografio rete - klaku ĉi-tie: "Jeppe Aakjær"
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de Jeppe Aakjær:
Klaku: "Silentu, koro!" kaj: "Kantoj." kaj:
"Tradukoj de Poul Thorsen."
|