Chr. Richardt:
Kantoj kaj Himnoj.

En ĉi-tiu paĝo vi trovas jenajn verkojn de Chr. Richardt:
Dana:
Velkommen lærkelil!
Derfor kan vort øje glædes
Jord, i hvis favn,...
Altid frejdig...
Altid frejdig...
Altid frejdig...
Altid frejdig...
Sov, mit barn, sov længe
Reminiscere.

Esperanto:
Bonvenon alaŭdet'!
La okul' la vidon ĝuas
Tero, skuata...
Ĉiam ĝoja...
Nur kuraĝu...
Iru vojon en sekur'
Neniam timante...
Dormu en trankvilo
Via beno estas paco.

Tradukis:
J.Christoffersen
H. E. Jensen
Chr.Graversen
Martin Blicher
Chr.Graversen
E.A.H.
P. Bondesen
Liva Skyum
H.A.Rosbach.

 
Velkommen lærkelil
Melodio: J. Gläser, 1873.

"Bonvenon, alaŭdet'!"
Tradukis: Johannes Christoffersen

Bonvenon, alaŭdet'!
neniu tonbuked'
pli dolĉe sonas, harmonie puras,
ol via kantotril';
la gajaj tonoj mil
jam vintre la printempon inaŭguras.

Neniam ĉasinsid',
neniam sangavid'
vin pelas kontraŭ via frat' kruele;
kun milda, pia kor'
kaj ĝoja birdhumor'
vi flugas rekte supren alĉiele.

De alta firmament',
kaj sen kapturna sent',
malsupren ŝvebas vi al via ino.
Ĉu super alta nub'
aŭ inter pajlorub'
vi agas plenfidele laŭ destino.

Se paŭzas dum tempet'
vi, birdo de la kred',
dum tra mallum' radias kristsoleno,
vi tuj post jarofin'
el jubilanta sin'
aŭguras vigle pri printempalveno.

Instruu min, amik',
pri notoj de l'muzik'
vin deviganta tiom frue ardi,
ke lernu ankaŭ mi
tra neĝo kaj glaci'
la pentekostan brilon jam rigardi.

La okul' la vidon ĝuas
(Dane: Derfor kan vort øje glædes)
Tradukis: H.E. Jensen.
La okul' la vidon ĝuas
de la bildo sur la mur'
ĉar la majstro ja konstruas
laŭ modelo de l' natur'.

Kaj la ŝtonon kun la brilo
laŭ de l' majstro la labor'
formis li per mezurilo
de l' kreint' de l' homa kor'.

Belaj vortoj de poeto
en malĝoj' kaj bonhumor'
nin kortuŝis nur laŭ peto
pri de l' viv o la trezor'.

Sur la tonomar' ni lulas
nin en ĝojo kaj en plor';
ĉar similaj ondoj rulas
sin ja en la homa kor'.

Ĉio kun de l' vivo movo,
ruĝa roz' kaj blua mar',
volbo de arbar' kaj brovo,
faltoj de la lipopar'

kaj de l' penso la sekreto,
amo en okula bril',
kant' de l' bird' kaj rivereto
jen de l' arto instruil'.

El: Esperanto Kantu! n-ro 56
de H.E.Jensen.
Derfor kan vort øje glædes
Melodio: Carl Nielsen, 1920.

Tero, skuata...Dane: Jord, i hvis favn, der hades og der myrdes.
Tradukis: Chr. Graversen.

Tero, skuata de malam' freneza,
murdo kaj tim',
tero, sanganta pro la morto-peza,
ŝarĝo de krim',
Kid al vi ebligas daŭre iri
ĉirkaŭ la sun' kun tia pek-vundar'
kaj belecon spiri
jaron post jar'?

Ĉar la regan to de l' stelara mondo
Reĝo kaj Di',
Li, kiu donis dum mondskua tondro
leĝon por ni,
Li per sunoro ĉiun herbon kronas,
Li ĉiam benas pen ton pri erar',
kaj Li savon donas
al la homar'.

Tial, se restus jam neniu ĝojo
plu tie ĉi,
tamen kantante ni sur nia vojo
dankas al Li.
Eĉ se demonoj krudaj tutfrenezos,
velkos neniam nia danko-preĝ',
kaj neniam ĉesos
kulto de l'Reĝ'.

Tero, lernigu nin per kred-flugilo
ŝvebi en rond'
ĉirkaŭ la sankta Di-ĉiela brilo
super la mond',
vivi en ĝia korvarmiga lumo,
kaj en radi' de ĝia aŭreol'
peni por plenumo
de Lia vol'.

El: Dana Antologio, 1961, paĝo 160.

Jord, i hvis favn, der hades...
Melodio: Carl Nielsen.

 

Ĉiam ĝoja dum la ir'.
Dane: Altid frejdig, når du går.
Tradukis: Martin Blicher.

Ĉiam ĝoja dum la ir',
vojojn Dio konos,
eĉ se vi je lasta spir'
de l' mond' celon trovos!

Ne timema pro malhel'!
Steloj klare brilos!
"Patro Nia" al ĉiel,
vi neniam timos!

Agu laŭ la karmotiv'!
Mortu se necesas;
tiam pli facila viv',
ankaŭ mort' ne pezas.

Nur kuraĝu ĉe labor',
Dane: Altid frejdig, når du går.
Tradukis: Chr. Graversen.
Nur kuraĝu ĉe labor',
kion ŝatas Dio,
eĉ se venos venka hor'
nur je fin' de ĉio.

Ne vi timu pro malhel',
steloj lumas brile;
sub la "Patro-nia"-stel'
iras vi trankvile.

Luktu do laŭ via kor',
mortu, se necesas,
tiam nek la vivdeæor'
nek la morto pezas.

Altid frejdig, når du går.
El: 1867.

Altid frejdig, når du går,
veje, Gud tør kende,
selvom du til målet når
først ved verdens ende!

Aldrig ræd for mørkets magt,
stjernerne vil lyse!
Med et Fadervor i pagt
skal du aldrig gyse!

Kæmp for alt, hvad du har kært,
dø, om så det gælder!
Da er livet ej så svært,
døden ikke heller.


Neniam timante...Altid frejdig, når du går.

Vi maltime iru sur
vojoj de la Dio,
eĉ vi celon vidos nur
fine de la vivo.

Timu ne por noktmallum',
brilas la stelaro.
Patro nia estu dum
vivo juvelaro.

Bataladu por trezor'
se necese mortu.
Ĝojo estos via kor',
morto gloron portu.

El: La Laboro, Odense, febr.-marto 1919
Tradukis: P. Bondesen.

Altid frejdig, når du går,
Melodio: C.E.F.Weyse, 1838.

Altid frejdig, når du går.
Iru vojon en sekur'.

Iru vojon en sekur'
se ĝin Dio benos,
eĉ se vi al celo nur
ĉe l' mondfino venos.

Ne timiĝu pro malhel'
Lumos stel' radia.
Firme marŝu en fidel'
kun la "patro-nia".

Luktu por' afer' de l' 'kor',
- mortu eĉ - kun forto.
Jen ne pezos viv-rigor',
ankaŭ ne la morto.

El: Nia Kantaro, Oslo 1954.
Tradukis E.A.H.
Dormu en trankvilo.
Dane: Sov, mit barn, sov længe.
Tradukis: Liva Skyum.
Dormu en trankvilo
infano en lulilo.
Muŝo flugas ĉirkaŭ vin,
dolĉe mi forvisas ĝin.
Dormu en trankvilo!

Rozoj de la vivo
ja kreskas sur deklivo,
kaj la dornojn prenas mi,
rozoj restas nur por vi,
rozoj de la vivo!

Ĉiam, karulino,
memoru pri patrino,
"Patro nian" preĝu vi.
ĉiam fidu nur al Li,
ĉiam, karulino!

En matena brilo
vekiĝu en lulilo.
Varman neston havas vi,
vian buŝon kisas mi
en matena brilo.

El:DLEA Kantaro, 1947,n-ro 62.
Reminiscere: Via beno estas paco.
Tradukis: Hans Amund Rosbach.

Via beno estas paco:
Mi pekulo, vi Savanto,
vi kun amen, mi kun preĝ',
tamen bone Via graco
helpas min en mia honto,
Vi, Di-Filo, ĉielreĝ'!

El: Cent Himnoj, 1966, n-ro 26.

Melodio de P. Heise
Sov, mit barn, sov længe.(1861)

Sov, mit barn, sov længe,
jeg rører vuggens gænge,
vifter fluen fra din kind,
kalder drømmen til dit sind,
sov, mit barn, sov længe!

Lykkens roser røde
kun mellem torne gløde
tornen tager jeg for mig,
rosen gemmer jeg til dig,
lykkens roser røde!

Glem dog ej din vugge
og ej din moders sukke!
Vokser du fra barnekår,
glem dog ej dit fadervor,
glem dog ej din vugge!

Vågn med smil om munden
så fro som fugl i lunden!
Reden din er lun og blød:
moderfavn og moderskød,
vågn med smil om munden.

H.E.Jensen, verkis la biografion kaj la desegnaĵon.

Biografio, en la Reto - klaku ĉi-tie: "Chr.Richardt".

Christian Richardt (1831 - 1892) verkis por teatro kaj diletante. Li estis pastro kaj rektoro de popollernejo; krom poemojn li verkis kelkajn komedietojn kaj kantdramojn. Ĉi tiun kanton li verkis en 1868.