|
Jesus, store sejersvinder El: 1825. Esp.: Ho Jesuo, venke iras.
Jesus, store sejersvinder,
i Guds stad du rider ind.
Når din sejersdag oprinder,
glædes vemodsfuldt mit sind.
Knæle vil jeg på din vej,
hosianna synger jeg,
men igennem sejersglansen
ser mit øje tornekransen!
Himlens konge, Hjorden knæler
på din store sejersvej!
Du som verdens afmagt deler,
døden standser ikke dig.
Fred du bringer, himmelgæst,
Verden råbe vil: Korsfæst!
Åh, men himlens engletunger
evig hosianna sjunger.
|
Ho Jesuo, venke iras. Dane: Jesus, store sejersvinder. Tradukis: H. A. Rosbach.
Ho Jesuo, venke iras
Vi nun al Jerusalem'.
Mi al Via venk' sopiras,
sed kun ĝoj' sin miksas ĝem'.
Nun mi kuŝas sur genu'
laŭdkantante al Jesu',
sed post Via venka gloro
Vin atentas la doloro.
Reĝ' ĉiela, Vin salutas
la homaro nun en ĝoj'.
Reĝo paca, sango gutas
sur la Via venka voj'.
Vi alportas pacon, dum
mondo krias "Al krucum'!"
- Ho, sed la anĝela ĥoro
kantas nun al Via gloro.
El: Preparoj al Di-Servo de H.A.Rosbach.
|
Bernhard Severin Ingemann
1789-1862
Pli milda kaj pia ol lia samtempulo Grundtvig - ofte kvazaŭ infana laŭstile - sed cetere neniel naiva - estis lia amiko B. S. Ingemann, kiu per siaj historiaj romanoj, himnoj kaj kantoj (speciale maten- kaj vesperkantoj) celis revivigon de l' popolo. Li fakte atingis la celon, antaŭ ol faris Grundtvig, ĉar lia skribmaniero tre plaĉis al la samtempo.
Lia poeta fantazio pleje triumfas en la fabela poemciklo "Holger Danske". En prozo li verkis ege romantikajn rakontojn, sian propran vivpriskribon kaj la romanon "La vilaĝ-infanoj".
|
Biografio kun informoj pri la kantoj, rete - klaku ĉi-tie: "B. S. Ingemann".
H.E.Jensen verkis la tekston maldekstre kaj faris la desegnaĵon.
En la hejmpaĝoj estas aliaj verkoj de B. S. Ingemann. Vidu la enhavon,
klaku: "Tradukitaj verkoj..."
|