Heredo Dana
Poezio

 


St. St. Blicher
Tradukis H. E. Jensen.

Amikoj el la mizero

En rosobrila matena horo
en la herbejo sidis leporo.
Kaj ne ĝi pensis pri danĝero,
ĝi estis en amika sfero
de bravaj bovoj kaj ĉevaloj,
kaj ĉiuj laŭ diversaj skaloj
salutis ĝin, kaj la kaprinoj
kaj ŝafoj jesis per kapklinoj,
kaj tute prave, - vere la lepor'
kun sia gaja, pia bonhumor'
nun ĝuis rekompence belan laŭdon
pro siaj virtoj tiun ĵaŭdon.

Subite pafoj, krioj sonas,
bojado, kiujn ĉiu konas!-
Rapide la leporo fuĝas
al la cevalo, kiu kusas:
»Ho, helpu min, mi petas vin!«
ĝi krias, »kara, portu min
for de la loko nur distancon,
la hundoj perdas do la ŝancon!«
»Mi tre bedaŭras vian faton,-
al vi mi sentas nur kompaton«,
respondas la ĉeval', »cetere
mi certe scias, ke vi vere
tre grandan amikaron havas,
la vivon vian ĝi volonte savas.«

Nun al virbovo la leporo
sin turnas. Sed en ĝia koro
troviĝas nur ĉagrena pento
pro lasta la amika sento!

Al kapro nun la besto kuras,
sed li kun granda ĝemo ĵuras:
Li en la kor' doloron sentas,
sed sian mastron ne ofendas.
Kaj lia mastro la ĉasisto estas,-
pro tio li pasiva restas.

Kun malespero en la koro
al pia ŝafo iras la leporo.
»Rifuzas ĉiuj!« nur la ŝafo diras,
»pri la kialo mi profunde miras!
pro certa kaŭzo ili ne vin savas,
kaj mi la saman kaŭzon havas.«

Pri helpo la bovinon nun ĝi petas.
Sed la bovin' la jenajn vortojn ĵetas
al la leporo: »Kara, mia koro
al vi rifuzas kun doloro!
Pro via sorto sentas mi malĝojon, -
sed iam iros ni la saman vojon, -
ni mortos cciuj pro mortigaj vundoj! -
Adiaŭ, kara mia! - - Jen la hundoj!«

Venner i Nød

En Hare sad en Morgenstund
Paa Engens dugbesprængte Grund,
Og tænkte ej paa nogen Fare;
Thi den omringet var udaf en Skare
Af gode Venner: Køer, Heste:
Som hver med et „Goddag, min Bedste!“
Den hilste mildt. Ja Faaer og Geder
Fast overvælded' den med Artigheder,
Og det med Rette. Thi blandt alle Dyr
Var ej saa from — saa føjelig en Fyr,
Som denne Hare, der nu nød
For sine Dyder Lønnen sød.

Men pludselig der høres Skyden,
Og Raab og Hundeglam; ved Lyden
Vor Hare springer op og iler
Hen til en Hest, som sig i Græsset hviler.
„Ak!“ raaber den: „red mig, min Ven!
„Og bær mig blot et Stykke hen:
„Saa kan ej Hundene udfinde
„Mit Spor, og jeg er reddet dennesinde.“
— „Ja, stakkels Morten!“ svarer Hesten,
„Det gjør mig meget ondt forresten;
„Men vær kun ellers ikke bange!
„Thi dine Venner ere mange,
„Og hvem Du Dig henvender til,
„Dig ufejlbarlig hjelpe vil.“

Den nu om Redning Tyren beder;
Men han forsikrer den med dyre Eder:
Den sidste Gang en Ven han bar,
Han slig en Daarlighed forsvoret har.

Nu løber Haren til en Buk.
Men han erklærer med et Suk:
At skjønt hans Hjerte i ham bløder,
Sin Herre, Jægeren, han ikke støder,
Bed ham hans Jagt saaledes at forspilde —
I andet Fald han gjerne hjælpe vilde.

Den arme Hare heel fortvivlet gaaer
Med ydmyg Bøn hen til det fromme Faar;
Men Faaret siger heel sagtmodig „Kjere!
„De sige Alle nej! hvor kan det være?
„De sikkert har en Grund — og saa har jeg.“
Dermed det vender sig og gaaer sin Vej.

Og nu til Hjælp vor Hare Koen kalder;
Men Koen den i Talen hurtig falder,
Og raaber: Ven! Du kjender nok mit Hjerte,
„Gud veed, det er med største Smerte,
„At dennegang jeg siger nej;
„Men seer Du, vi skal alle samme Vej:
„Engang skal vi dog alle døe —
„Der har vi Hundene! adieŭ!“

 
 

El: Monda Revuo n-ro 1, dana revuo el marto 1946.
Redaktoro kaj eldonanto C. Pedersen, Randers, Danio.
(Oni nur eldonis 5 numerojn).

Steen Steensen Blicher
(1782 - 1848)

H.E.Jensen, verkis la ĉi-suban biografion kaj faris la desegnaĵon.


Steen Steensen Blicher estas la plej fama priskribanto de jutlanda naturo kaj popola vivo. Pro malfeliĉa edzeco li konsolis sin, vagante en la erikejo, kunestante kun ĝiaj loĝantoj kaj verkante siajn novelojn kaj poemojn.
Inter la poetoj, kiujn instigis al verkado la ĉagreno kaj la malfeliĉo, Blicher ne estas la malplej interesa. Post la teololgia ekzameno li fariĝis instruisto ĉe liceo, poste farmisto kaj fine pastro - tamen ne tre fervora. -
Lia edzeco estis malharmonia, kaj ĉar li krome estis malbona administranto - do malriĉa li kelkfoje serĉis konsolon en la botelo, sed plej ofte en ĉasado en la vastaj jutlandaj erikejoj, kies naturon kaj loĝantojn li profunde konis. La plej konata parto de lia verkaro estas la noveloj pri tiuj regionoj. Per ili li anticipas la realismon en la dana literaturo. Kelkfoje li uzas la jutlandan dialekton kun majstreco.
Sed li ankaŭ estis eminenta lirikisto, kies poemoj estas perloj. Li preferas la elegian tonon, sed ofte li en siaj verkoj donas esprimojn de vigla humoro kaj komika sento. En la optimismaj periodoj li multe laboris laŭ la raciisma linio por la prospero de sia popolo, i. a. per aranĝo de grandaj popolaj kunvenoj sur la "Ĉiela monto" (= "Himmel-bjerget", 157 m.alta) - la unuaj liberaeraj popolkunvenoj en Danujo - kaj per multege da gazetartikoloj pri ĉiaj temoj: gimnastiko, pafado, plantado, vakcinado k. t. p. -
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "St. St. Blicher".

Aliaj verkoj de St. St. Blicher = Vidu la Enhavon.



H. E. Jensen
tradukanto - † 1974

de tiu poemo. Li brile kaj verkis kaj tradukis multajn novelojn, poeziojn kaj kantojn. Certe vi ofte rimarkas lian nomon en ĉi tiujn paĝojn.