Anette Tranæs
Vespera Laceco

Tradukis: Gunhild Halager

Ŝi diris kaj rediris tion:
la terpomoj bolas
la terpomoj bolas,
jes super la tutan urbon
ŝi kriis tion ĉiuvespere
kiam la preĝejsonorilo sonoris
kaj la edzo sidis kaj legis gazeton
kaj dormetis kaj oscedis kaj legis gazeton
dum la infanoj sidis denskune
antaŭ la televidilo
kaj perdis la vortojn el la buŝoj
sed estis ne tio
kion ŝi volis diri
estis ne tio
kion ŝi emis krii
kaj tamen ŝi daŭrigis
vesperon post vespero
ĉar ŝi estis spertinta
ke nenio
etendiĝas pli ol duonvoje
tra la ĉambro -
do kial ne
la terpomoj.

Notoj
Anette Tranæs, dana poeto, nask. 1937.