Grizas la nubo, kreskas la dubo, ploras ĉielo, tristas vetero. Kie mielo? Kie espero? Brilas sen nubo sun' al la subo de la ĉiela, belas vetero. Ĉie mielo! Ĉie espero! Viro - virino; ravas inklino, vivas la flirto, ĝemas la amo, mortas la virto, ĉiam la samo.
Brilas sen nubo sun' al la subo de la ĉiela, belas vetero. Ĉie mielo! Ĉie espero!
Viro - virino; ravas inklino, vivas la flirto, ĝemas la amo, mortas la virto, ĉiam la samo.