Chr. Winther:
Vinterlandskab
La vintro.

 

"Vinterlandskab"

Sneen dækker Mark og Mose,
Skoven staaer saa mørk og bruun,
Blank i Vest gaaer Dagens Rose
Bort af Vintrens blaae Paulun.

Taushed boer paa Eng og Høie,
Stjernen tindrer klart i Luft,
Hver en Busk har lukt sit Øie,
Hver en Stilk har gjemt sin Duft.

Alle Blomsterbørn derude
Sove nu saa sødt og tæt,
Ei den hvide Vuggepude
Trykker deres Aandedræt.

Poppelpilens Hoved hælder
Tankefuldt, med Snee belagt;
Ak, den drømmer vist, - hvad gjælder?
Om sin rige Sommerdragt!

"La vintro"

Kuŝas nego sur la kampo,
staras nigra la arbar',
estingiĝas kvazaŭ lampo
sun' en la ĉiela mar'.

Ĉie regas la silento,
steloj vibras en l'aer',
dormas mirto kaj lavendo
senodoraj sur la ter'.

Kaj la floroj de l'ĝardeno
lacaj dormas sen danĝer',
sub la mola neĝkuseno
ili spiras kun esper'.

Staras kun klinita kapo
poplo sur la vintra tomb',
certe ĝi sub vintra drapo
sonĝas pri somera pomp'.

Notoj:
El: Dana Antologio" eldonita de CDEL, 1961.
Tradukanto: H.E.Jensen, kiu ankaŭ verkis la biografion kaj la desegnaĵon.
Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Chr.Winther".
La dana verko enhavas 19 strofojn. Vi povas vidi la tuton en la nomita Biografio.
Christian Winther - (1796-1876).
Inter la danaj poetoj la plej ravita amanto de la dana naturbeleco, speciale la selanda, kaj la plej pasia laŭdanto de amo kaj erotiko. Li estis granda lirikisto, sed cetere verkis bonajn rakontojn en prozo. Multaj el liaj poemoj vivas en la koro de la popolo. En lernejaj legolibroj troviĝas multaj el liaj poem-rakontoj kaj fabloj kaj kelkaj el liaj "Ksilografaĵoj"; krome en kantaroj multaj kantoj. Lia ĉefverko estas "La fuĝo de la cervo", granda poem-ciklo kun motivo el la mezepoko.