Heredo Dana
|
| Oluf Hansen Nian teron ni kreis Tradukis: C. Graversen |
|---|
|
Nian teron ni kreis el nura kaos', tra jarmiloj ĝin formis laŭ vol' kaj prefer'; dum ni penis en gaja aŭ plora etos', ĝi burĝonis al ni kiel flor' en somer'. ------Jen - segila grat-grat'! ------jen - teksada bat-bat'! kaj la tondro de vapor-martelo estas ago-kantad' por orelo.
Ni ĉarpentis lulilon por eta infan'
Ĉu vi aŭdas la kanton tra muĝo kaj krak'
|
Ĉar ekzistas ja pli ol porkorpa vivpan', pli ol ĉiutagaĵo kaj kruda kverel', ol ĝismorta trenad' sub mizero-rikan', - sed pri tio antaŭe ne aŭdis orel'; ------nur pri devolabor' ------himnis ĉiu aŭtor'; sed nun logas muzik', poezio, oraj pensoj de homa genio.
Nian teron ni kreis el nura kaos',
|
El: "DLEA Kantaro", (n-ro 22) kantlibro eldonita DLEA, |