"Dana nacia himno"
Tradukis: P. Th. Justesen
Ho, vi ĉarmega land'
kun larĝaj verdaj fagoj
ĉe balta mara strand'
ĉe balta mara strand'!
Belege, mole, ondas vi,
ho, Danmark! Dia Freja
hejmadas tie ĉi,
hejmadas tie ĉi.
Timigaj en batal'
pratempaj viroj vivis
en via paca val',
en via paca val'.
Sub baŭtaŝtono sur montet'
iliaj ostoj kuŝas
en nokta tombkviet',
en nokta tombkviet'.
Ankoraŭ bluas mar'
ĉe vi, Danlando bela,
kaj verdas fagarbar',
kaj verdas fagarbar'.
Ankoraŭ vivas tie ĉi
la viking-posteuloj,
la dana gento: ni!
la dana gento: ni!
La klara, dana vort',
la kredo je la bono,
jen estas nia fort',
jen estas nia fort'.
Maljuna Danmark! Restos vi,
dum kiam speguliĝas
en maro fagfoli',
en maro fagfoli'.
|
"La dana nacia himno"
Tradukis: H. E. Jensen.
Troviĝas ĉarma land'
kun verdaj, larĝaj fagoj
apud la freŝa strand'
apud la freŝa strand'
kun montetar' kaj verda val'.
Ni nomas ĝin Danlando -
al Freja bela hal!
al Freja bela hal!
Kaj en la verda hal'
pratempe la fortuloj
ripozis de batal'
ripozis de batal'
por nova lukto en koler', -
nun ili kune dormas
sub ŝtono en la ter'
sub ŝtono en la ter'.
Ankoraŭ ĉe la mar'
la bela lando kuŝas
kun fresa foliar',
kun fresa foliar'.
Virina ĉarmo kaj esper'
kaj vira forto vivas
sur nia dana ter'.
sur nia dana ter'.
Por reĝo kaj patruj'
la dana burĝo agas,
la devon faru tuj.
la devon faru tuj.
Restadu nia insular',
dum fagojn respegulas
la sala, blua mar'!,
la sala, blua mar'!
|
Fædrelands-Sang
Der er et yndigt Land.
Der er et yndigt Land,
Det staaer med brede Bøge
./:Nær salten Østerstrand;:\.
Det bugter sig i Bakke, Dal,
Det hedder gamle Danmark,
./:Og det er Freias Sal.:\.
Der sad i fordums Tid
De harniskklædte Kæmper,
./:Udhvilede fra Strid;:\.
Saa drog de frem til Fienders Meen,
Nu hvile deres Bene
./:Bag Høiens Bautasteen.:\.
Det Land endnu er skiønt,
Thi blaa sig Søen belter,
./:Og Løvet staaer saa grønt;:\.
Og ædle Kvinder, skiønne Møer,
Og Mænd og raske Svende
./:Beboe de Danske Øer.:\.
Hil Drot og Fædreland!
Hil hver en Danneborger,
./:Som virker hvad han kan.:\.
Vort gamle Danmark skal bestaae,
Saalænge Bøgen speiler
./:Sin Top i Bølgen blaa.:\.
|
"Jen kuŝas ĉarma land'."
Tradukis: J. Wulff.
Jen kuŝas ĉarma land'
kun larĝaj verdaj fagoj,
ĉe la Baltika mar'.
ĉe la Baltika mar'.
Sur kampoj ondas ora gren',
Danlando ĝi nomiĝas,
ĝi estas Freja hal'!
ĝi estas Freja hal'!
Pratempe tie-ĉi
kirasvestitaj viroj
ripozis de l' milit',
ripozis de l' milit',
kaj ree iris al batal';
iliaj ostoj kuŝas
nun sub la baŭtaston'!
nun sub la baŭtaston'!
Eterne bela land'
kun bluaj marozonoj
kaj verda fagarbar'!
kaj verda fagarbar'!
Ĉarmega estas la virin',
kuraĝa ĉiu viro
de l' dana insular'!
de l' dana insular'!
|
"Fædrelands-Sang"
Originala teksto:Adam Oehlenschläger, Melodio: H.E. Krøyer.
Adam Oehlenschläger
(1779-1850)
Li naskiĝis kaj mortis en Kopenhago. En 1829 la sveda poeto Esaias Tegnér ĉe granda festo kronis lin per laŭrakrono kiel la reĝon de nordaj poetoj.
En sia junaĝo li ne donis tre grandajn promesojn pri brila poeta estonto, sed sub influo de la germana romantiko, kiu envenis Danujon pere de la norvego Henrik Steffens, li subite konsciiĝis kiel poeto kaj tuj komencis verki belajn poemojn kaj grandiozajn dramojn laŭ nordlandaj kaj orientalaj temoj.
Lia liriko estis pli libera kaj freŝa ol tiu de Ewald, kies sekvanto li cetere estis, kaj liaj dramoj estis tre ŝatataj de la popolo. En kelkaj el ili (ekz. "Aladdin") li prezentas la programon de la nova tempo: La spirito ne elektas kiel favoraton la diligentan pensulon, sed la "senzorgan filon de l' naturo", - kaj tia feliĉulo, tia naturgenio, li mem estis. Li ne daŭre restis sur sia alta nivelo, kaj de certa flanko (Baggesen kaj Grundtvig) aperis akra kritiko kontraŭ li. Sed lia signifo estas nepridiskutebla. Li fariĝis renoviganto de la dana lingvo, kaj multaj poetoj lernis de li kaj admiris lin.
Liaj ĉefverkoj estas - krom la nuna Dana nacia himno - tragedioj (inter ili "Hakon Jarl"), poeziaj verkoj (ekz. "Sankta Johano-vespera ludo", "La nordaj dioj", "Aladdin", fabeldramo, "Helge" kaj kelkaj sageoj) kaj multaj poemoj diversspecaj lia unua fama poemo estis "La oraj komoj", kiu certe estas netradukebla en Esperanton.
| |
Fædrelands-Sang
Der er et yndigt Land.
Der er et yndigt Land,
Det staaer med brede Bøge
./:Nær salten Østerstrand;:\.
Det bugter sig i Bakke, Dal,
Det hedder gamle Danmark,
./:Og det er Freias Sal.:\.
Der sad i fordums Tid
De harniskklædte Kæmper,
./:Udhvilede fra Strid;:\.
Saa drog de frem til Fienders Meen,
Nu hvile deres Bene
./:Bag Høiens Bautasteen.:\.
Det Land endnu er skiønt,
Thi blaa sig Søen belter,
./:Og Løvet staaer saa grønt;:\.
Og ædle Kvinder, skiønne Møer,
Og Mænd og raske Svende
./:Beboe de Danske Øer.:\.
Hil Drot og Fædreland!
Hil hver en Danneborger,
./:Som virker hvad han kan.:\.
Vort gamle Danmark skal bestaae,
Saalænge Bøgen speiler
./:Sin Top i Bølgen blaa.:\.
|
"Jen kuŝas ĉarma land'."
Tradukis: J. Wulff.
Jen kuŝas ĉarma land'
kun larĝaj verdaj fagoj,
ĉe la Baltika mar'.
ĉe la Baltika mar'.
Sur kampoj ondas ora gren',
Danlando ĝi nomiĝas,
ĝi estas Freja hal'!
ĝi estas Freja hal'!
Pratempe tie-ĉi
kirasvestitaj viroj
ripozis de l' milit',
ripozis de l' milit',
kaj ree iris al batal';
iliaj ostoj kuŝas
nun sub la baŭtaston'!
nun sub la baŭtaston'!
Eterne bela land'
kun bluaj marozonoj
kaj verda fagarbar'!
kaj verda fagarbar'!
Ĉarmega estas la virin',
kuraĝa ĉiu viro
de l' dana insular'!
de l' dana insular'!
|
"Jen lando kun arbar'." Patrolanda Kanto
Tradukis: J. Wulff (el 1912)
Jen lando kun arbar'
El belaj larĝaj fagoj
ĉe la Baltika Mar'.
Monteto kuŝas apud val',
Danlando ĝi nomiĝas,
La alta Freja-hal'.
Antaŭe de l'batal'
Ripozis tie viroj
En vest' el fer' kaj ŝtal.
Milit' al ili estis ĝoj',
Nun dolĉe ili dormas
Sub Baŭtaŝton' ĉe l'voj'.
Ĝis nun la blua mar'
Beligis tiun landon,
Ornamis ĝin arbar'.
Kaj nobla, ĉarma virinar',
Kaj bravaj viroj loĝas
Je l'dana insular'.
|
"Jen lando kun arbar'." Patrolanda Kanto
Tradukis: J. Wulff
Ĉi-tiu traduko estas el:
Program for Aarsmødet i Aarhus 1913.
La programo enhavas neniujn informojn pri la tradukinto, sed oni mencias, ke Agnes Melchior (vidu "Bio") kantis ĝin en Esperanto!
Poste mi trovis la kanton en la revuo Danlando, n-ro 2/Aŭg. 1912!
Lars Kromann
(retestro)
|
Vorto: Freja aŭ Freia = La norda diino de la amo.
La tradukoj estas el:
P.Th.Justesen: Jen la kanto...Åbyhøj 1970.
H.E.Jensen: Dana Antologio CDEL 1961.
J. Wulff: Esperanto-Kantoj 1924.
Biografio (kaj la dana teksto), rete - klaku ĉi-tie: "Adam Oehlenschläger".
La teksto, supre, estas el Dana Antologio, eldonita de CDEL en 1961.
La himno estas skribita en 1823, la muziko ĉ. en 1835.
En la hejmpaĝo estas aliaj verkoj de Adam Oehlenschläger.
Klaku: "Guldhornene/La oraj kornoj" kaj "Nu er da Vaaren kommen."
| |